Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ural

Ural

Muziko laŭ motivo el «Blue moon» (R. Rodgers - L. Hard)
Teksto de Dina Lukjanec

Teksto

Por ni denove la gitaro
Eksonis en arbaro --
Aŭskultu ja, amik'!
Kaj jen ni estas tendaranoj,
Ni estas civitanoj
De l' verda respublik'.

Refreno:

Post monto videblas la monto
Kaj ŝajnas ke verdas tutreal'.
Gastamas la loko de l' renkonto
En Ural', en Ural'.

La voj' por ni iame glatos…
Neniu eĉ elbatos
Ideon el krani'!
Kaj nin insultu oponantoj,
Sed vivas Esperanto,
Kie aperas ni!

ural.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)