Urbo Sur Neva

O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV

Urbo sur Neva,
Placoj de l'bulvardoj
En noktaj horoj tardaj,
Al dunkla urb' rigardojn
Sendas per okuloj de lanternoj
Urbo sur Neva.

Silentas oldaj domoj,
Sed vin karesas ondoj
De melodi' kaj ombroj
Rakontas mole pri blanknoktreveno
Urbo sur Neva.

Urbo sur Neva,
Restas sur pavimoj
Reeĥas post senfine
Kaj ŝvebas en ĉiel' senlima
Iesaj noktomezaj paŝoj.
Urbo sur Neva.

Inter viaj stratoj
Renkontos vi hazarde
Desupre vin spektantan nokton,
Nokton - sin de ĝi ne kaŝu.
Urbo sur Neva…

  • urbo_sur_neva.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:57
  • (ekstera redakto)