Uzantaj iloj

Retejaj iloj


usona_viv

Usona viv'

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Plaĉas al mi la Usona viv’!
La harmonia Usona viv’!
Rave magia Usona viv’!
La iluzia Usona viv’!

Revas mi pri bela San-Juan’.
Iru per ŝipo sur ocean’
Centoj da floroj en bela ĉarm’.
Centoj da domoj kun homosvarm’.

Aŭtomobil’ en Usona viv’
Kromia bril’ en Usona viv’
Forma subtil’ en Usona viv’
Vantas la stil’ de Usona viv’

Per mia Bjuik en San-Juan’
Stratoj kun truoj, do estos van’!
Kun miaj kuzoj al urbomez’
Krevos la Bjuik pro troa pez’!

Post bonvenig’ en Usona viv’
Restos ni klik’ en Usona viv’
Eta tragik’ en Usona viv’
Puerto-Rik’ en Usona viv’

Televidilon kunprenos mi
Ĉu sen kurento konvenos ĝi?
Lavomaŝinon donacos mi
Se mankas vestoj ne plaĉos ĝi!

Belas marbord’ en Usona viv’
Mankas malord´en Usona viv’
Klinkoj sur pord´en Usona viv’
Hejma komfort’ en Usona viv’

Mi do reiros al San-Juan’
Agu finfine laŭ tiu plan’
Ĉiuj ĝojegos: revenis mi
Ĉiuj elmigris jam tien ĉi

Eksteraj ligoj

usona_viv.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)