Utila Eraro

TekstoMarcelo REDOULEZ
MuzikoNanne KALMA
PlenumasKajto

Teksto

Hop! Eraro sur papero. Ve! Feliĉe tie saltas!
Fi! Ĝi ĝojas pro apero! Hoj! Kaj nun ĝi eĉ ekzaltas…

Ha!, ekkrias la eraro, dank' al vi, ŝlemila hom'!
Iĝis fine ni la paro: vi kreant' kaj mi fantom'.
Ĉu vi volis min eviti? Kia aĉa, fia far'!
Provu do el mi profiti kaj rezignu pri ripar'!
Vi ne vidas min reale. Plenas mi per pozitiv'.
Sed vi prenas min fatale, primitiva pro fiktiv'.

Ŝlemil'! Hej! Vi min bezonas. Lernu por sekvonta ag'!
La eraro fanfaronas. Hop! Jen dua eraroplag'.

QR-Kodo
QR-Kodo Utila Eraro (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net