Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vagabondo-kanto

Vagabondo-kanto

Teksto/MuzikoKlára MIKOLA - Laca László GARAMVÖLGYI
KantasMikola - Garamvölgyi

Teksto

Estas mi ja vagabondo,
ofta gasto sur la voj',
min revokas nun la mondo
eble jam por centa foj'.

Provis mi ja ekhejmumi
kun valora, saĝa hom',
sedpost du monatoj kun mi
forkuris trajnvagon'.

Havas ja mi geamikojn,
am' abundas en la kor',
sed nek tio formas digojn,
se mi volas iri for.

Estas mi ja vagabondo,
ofta gasto sur la voj',
min revokas nun la mondo
eĉ por centunua foj'.

vagabondo-kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)