Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vaganta_homo

Vaganta Homo

Teksto

Jen homo ien iras
Kun dorsosako granda.
Li iras kiel spiras
Kun gaja voja kanto.
Ne certas li pri celo,
Sed ja ne gravas tio;
Vagado sub ĉielo
Jam estas la premio.

Refreno:

Hom' vaganta, haltu por moment'!
Kien logas vin favora vent'.

Por li la mondo estas
Nur unu voj' senfina.
Li ne deziras nesti,
Lin ne timigas limoj.
Ne ĉiuj lin komprenas,
Eĉ nomas stulta iam,
Sed li ridetas ĝene
Kaj plu vojaĝas ien.

Refreno

- Ĉu estas vi feliĉa?
Amikoj lin demandas,
- Ja vi neniam riĉos,
Se vivos nur vagante.
Respondas li, - Amikoj,
Mi riĉas pli ol iu.
Impresoj min riĉigas
Kaj interesa vivo.

Refreno
vaganta_homo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)