Uzantaj iloj

Retejaj iloj


valso_kun_komunistino

Valso kun komunistino

TekstoTomio
MuzikoTomio
KantasLa Perdita Generacio

Teksto

Do ni ambaŭ starante, sendube prezentante nin, fieraj kamaradoj de l' flag'
Jen vi bela aktoro, afektante honoro, sed evitu nur resti papag'
Kaj miaj scioj pri ruĝa histori' kreas pordojn por mi

En dancejo denove, ĉu ankaŭ vi povas eklerni la dancojn de l' am'
Ŝi demandis ridante, delonge dancante, “ĉu kuraĝas vi eliri de l' ban'?
Proksimiĝu dancante, amik', en teatro-komik'”

Refreno:

En aero ni birdas,
en akvo ni fiŝas
kaj foje en mallumo laŭ kor'.
Ni posedas nenion,
tamen pli ol aliaj
enŝlositaj en pala kolor'.
Kion fari kun tia odor'?
Ĉu forgesu ĝin per amor'?

Poste en la preĝejo, la komputilejo, monkolekto ne plaĉos al ni
Certe la pastro proponos, sed kiu bezonos ĝin?
Ĉu Dio aŭ la hierarki'?
Inter niaj okuloj, la lum', nia transvorta plenum'

Refreno

Reciproke valsante, tra la nokto parolante en la lingvo de paco kaj am'.
Eble trovis vi pecon de ia libereco en la ombro de la granda tamtam'.
Proksimigi dancante amik' povas esti mondpolitik'.

Refreno
valso_kun_komunistino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)