Uzantaj iloj

Retejaj iloj


valso_por_amikoj

Valso Por Amikoj

Teksto

Ho, miaj amikoj sinceraj
En vivo intensa mia
Nur vi signifas ion
Kaj ĉio alia - ĥimero

Kaj ĉio alia ne gravas
Kiam mi iu vespere
Sentas min sola sur tero
Nur miaj amikoj min savas

Kiam vivo ne plu estas hela
En Moskvo aû en Stokholmo
Apogas min varmaj polmoj
De miaj amikoj fidelaj

Kiam post la problemoj senĉesaj
Finfine mi havos feston
Amikoj apude estos
Por festi kun mi la sukceson

Do dankon amikoj karaj
Pro viaj sinceraj koroj
Faritaj el pura oro
Pro viaj animoj klaraj

Vi estas mia fiero
La granda atingo mia
En mia intensa vivo
Kaj ĉio alia - ĥimero.

valso_por_amikoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)