Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vane

Vane

MuzikoJózsef DINNYÉS
E-tekstoLodeveijk Cornelis Deij
MIDIvane.mid

Aperis en la sonkasedo Al Venko!, eldonita de Lingvo-Studio en 1986.

Teksto


alvenko.jpg

Sur arbara muskorando
morgaŭ sonos la komando
Fajro!
Dekdu pafos kaj mi mortos…
Dekdu trafos! Ĉu mi fortos
sur arbara muskorando?
Fajro!
morgaŭ sonos la komando.

Sub folia branĉaltaro
morgaŭ krios la barbaro:
Fajro!
Dekdu fulmoj — plumbovomo!
Flustros ulmoj — Ecce Homo
sub folia branĉaltaro!
Fajro!
morgaŭ krios la barbaro…

Kapon alten en mateno!
Morgaŭ krudos la malbeno:
Fajro!
Dekdu sklavas; mi — libera!
Mort’ ne gravas, se fiera
kapon alte en mateno…
Fajro!
vane krudos la malbeno!

vane.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)