Uzantaj iloj

Retejaj iloj


varsovia_kanto

Varsovia kanto

TekstoWacław Święcicki / G. Krijanovskij
MuzikoV. Belyj
E-tekstoK. Gusev
E-teksto 2Leipzigano kaj Homo
E-teksto 3N. NEKRASOV
MIDIvarsovia_kanto.mid

Teksto

Nin kontraŭblovas la ventoj severaj,
Kovras la jugo nin per la obskur'.
Fortas koler' de l' tiranoj malveraj;
Dronas en densa nebul' la futur'.
Tamen eklevas ni en fiero
Flagon de nia laborista afer' ,
La ruĝan flagon de l' morta batalo
Kontraŭ la jugo de la kapital'.

Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol' la labora popol'!
Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol' la labora popol'!

La kamaradojn mortigas malsato,
Kaj ĉu silentu ni antaŭ la krim'?
Kaj ĉu la junajn okulojn de l' frato
La eŝafodo plenigos je tim'?
En la batalo bravaj luktantoj
Ne malaperos sen signo kaj spur'.
Nomojn iliajn ripetos la kantoj
De la triumfa libera futur'.

Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol' la labora popol'!
Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol' la labora popol'!

Venĝo kondamnu pro la malbonfaroj
Ĉiujn premantojn de la patroland'!
Venĝo al la parazitoj kaj caroj,
Venku, labora glorul-batalant'!

Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol' la labora popol'!
Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol' la labora popol'!

Origina teksto, pola

Warszawianka
(Варшавянка 1905 года)

Muzyka: kompozytor nieznany
Słowa: Wacław Święcicki

Śmiało podnieśmy sztandar nasz w górę,
Choć burza wrogich żywiołów wyje,
Choć nas dziś gnębią siły ponure,
Chociaż niepewne jutro niczyje…
O, bo to sztandar całej ludzkości,
To hasło święte, pieśń zmartwychwstania,
To tryumf pracy, sprawiedliwości,
To zorza wszystkich ludów zbratania!

Naprzód, Warszawo!
Na walkę krwawą,
Świętą a prawą!
Marsz, marsz, Warszawo!

Dziś, gdy roboczy lud ginie z głodu,
Zbrodnią w rozkoszy tonąć jak w błocie,
I hańba temu, kto z nas za młodu,
Lęka się stanąć choć na szafocie!
O, nie bez śladu każdy z tych skona,
Co życie sprawie oddają w darze,
Bo nasz zwycięski śpiew ich imiona
Milionom ludzi kuczci przekaże!

Hurra! Zerwijmy z carów korony,
Gdy ludy dotąd chodzą w cierniowej,
I w krwi zatopmy nadgniłe trony,
Spurpurowiałe we krwi ludowej!
Ha! Zemsta straszna dzisiejszym katom,
Co wysysają życie z milionów!
Ha! Zemsta carom i plutokratom,
A przyjdzie żniwo przyszłości plonów!

Teksto 2

Varŝavjanka

Ventoj teruraj furiozas tra mondo,
Nuboj minacaj estingas la lum';
Ĉu nin atendas doloro kaj morto,
Devo nin vokas al bataloplenum'!
Ekflamis la lumo de karestonteco.
Spite al morto kaj spite al fatal'.
Standardo de l' venko, popollibereco
Nin firme nun gvidos en la lasta batal'!

Rekantaĵo:

Antaŭen, antaŭen al sankta luktado,
Kuraĝe forpelu la malamikan ar'.
Al la barikadoj, al la barikadoj,
Akiru potencon al la mondproletar'.

Morton, pereon al subpremantaro,
Helpon, defendon al la suferanta frat'.
Kontraŭ tiranoj la mortarmilaron,
Ili rikoltu la propran semad'!
Proletan sangmaron ensorbis la tero
Sangon nun donu por la lasta atak'
Vivu estonto kaj vivu libero!
Jam proksimiĝas la venka tag'.

Rekantaĵo

Nin pereigis mizero, malsato,
Vokas neceso al aktiva kontraŭag'.
Krei feliĉon al tuta homaro,
Nek morton ni timas sub ruĝa flag'.
Mortintoj, falintoj por granda idearo
Restos eterne en miliona memor'.
Leviĝu, leviĝu frateca luktantaro,
Ekprenu armilojn, jam venis la hor'.

Rekantaĵo

Teksto 3

Kanto de Varsovia laboristaro

Nian standardon ni levos kuraĝaj,
Kvankam minaca venteg' furiozas,
Kvankam nin premas nun fortoj sovaĝaj,
Kvankam neniu morgaŭon supozas.
Ĉar tio estas la kant' de l' libero,
Sankta standardo de la renaskiĝo,
Estas triumf' de l' laboro kaj vero,
Estas aŭror' de l' tutmonda fratiĝo.

Rekantaĵo:

Marŝu, Varŝavo,
Al lukto brava,
Sanga kaj prava,
Marŝu, Varŝavo!

Nun, kiam mortas pro granda malsato
Laboristaro, dronante en ŝlimo,
Estas hontego al degenerato,
Kiu la morteŝafodon ektimos!
La oferita pro nobla ideo
Restos senfrukta pereo nenia:
Kvankam al multaj minacas pereo,
La estonteco ja estas nur nia!

Rekantaĵo

Hura!… De l' reĝoj forigu ni kronojn,
Ĉar la popolo la dornan surhavas;
Kaj ni detruu putrintajn jam tronojn,
Kiuj en sango popola sin lavas.
Venĝon teruran pro la ekspluatoj
Al la suĉantoj de l' sango — laŭ deco!…
Venĝon teruran al la plutokratoj,
Venu rikolto de la estonteco!…

Rekantaĵo

Eksteraj ligoj

varsovia_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)