Velku, velku violeto

E-tekstoZvonko REHORIĆ

Origina titolo: Vehni, vehni fijolica

Teksto

Velku, velku violeto,
ne tristigu min,
mi ne povas ŝiri vin,
velku, kolombin'.

En profundon de la kor'
mi vin plantis, kara,
nun alia ŝiras vin
for el kor' amara.

Vi elkreskis, violeto,
bela mia flor',
sed ja venas ĉio nun,
ve al mia kor'.

Velku, velku, kolombin'
ĉar mi vin ne prenas,
nek en mia koro plu
amon mi retenas.

QR-Kodo
QR-Kodo Velku, velku violeto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net