Uzantaj iloj

Retejaj iloj


velura_sezono

Enhavtabelo



Velura sezono

Teksto kaj muziko Miĥail Povorin

Teksto

Post tendaroriĉa somer'
Nin ne adiaŭas esper',
Ĝojrada trajno,
Flugila fajno
Nin portas al la kara celo.
Pri l' belega blumara bord'
La gitara jam kantas kord',
Vente streĉitas de mia inspir' verda velo.

Refreno:

Ho, “Velura sezono”,
De l' somer' inda krono,
Nia hela kanzono,
Fluganta en la suna alt'!
Premu manon en mano,
Sciu ĉiu terano,
Kiel ĝuas la verda korar' en la urbo Jalt'!

Fortas la amika brakum',
Ŝvebas koretosa parfum',
Ĉiun kun ĝojo
Post longa vojo
Salutas la membroj de “Tero”.
En ĉi land' eternas somer',
De l' esper' kulminas prosper',
Ĉiu vin traktas kun plena sincero kaj vero.

Refreno:

Ho, “Verula sezono”…

Pasos la fabel' de l' anim',
Kiel forsonoras la rim',
Kaj per flugilo
Kun trist' kaj humilo
“Adiaŭ!” al ni svingos mevo.
Sed la menson ne kaptos splen',
Sed ankoraŭ dum jara plen'
Lulos la korojn de l' verda popol' hela revo.

Refreno:

Ho, “Revula sezono”…

Ligoj

velura_sezono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)