Uzantaj iloj

Retejaj iloj


veneni_kolombojn

Veneni kolombojn

Teksto

Karulin', estas bela veter'
hejme ne restu nun ni!
Iri mi volas al la freŝa aer'
en la buntan printempon kun vi!
Ĉiu knabo, knabino
kun botelo da vino
sidas nun sur la verda herbej':
Ho, karulin', jen ide'!

Vidu: Brilas la suno sur ĉiela blu' -
Kolombojn venenu ni!
Verdas la arboj en matena fru' -
Kolombojn venenu ni!
Sidos ni en la ombro,
kaj ĉiu mortigos kolombon,
Printempo senteblas pli forte kaj pli:
Kolombojn venenu ni!

Kie estas la arsen', karulin'?
Sen ĝi ni ne ĝuos tiom.
Kun grizaj paneroj vi miksu ĝin,
la ŝatata manĝaĵ' de kolomb'.
- Unue paserojn forpelu,
por ke la venenon ne ŝtelu:
paseroj rapidas, formanĝos ĉion -
Ho, kompatindega kolomb'!

Jen printempo, printempa, printempa alven'
- Kolombojn venenu ni!
- Ĉu estas pli bela sur la tero em'
ol kolombojn mortveneni!
Kristian' ŝatas Marion
ĉar ŝi pagas la ciankalion
Malmoliĝas la kor', kreskas amo en ĝi -
Kolombojn venenu ni!

Kun manĝaĵo nia en sako alia
Kolombojn venenu ni!

veneni_kolombojn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)