Uzantaj iloj

Retejaj iloj


venis_somero

Venis somero

MuzikoS. Kajama
TekstoN. Sasaki
E-tekstoKenji Ossaka
MIDIvenis_somero.mid

Teksto

Floras deŭzioj1), bonodoras tie ĉi;
kantas kukolo, trilas prove la ari',
bela solo — venas jen kun ĝi somer' nun al ni.

Pluvo nebulas en rizplanta marĉoter'
farmjunulinoj plantas en malsek-aer',
junulinoj plenaj de esper', — alven' de somer'.

Ĉe la fenestro, en oranĝoflor-odor'
sonĝe banata, flugas jen lampiroj for;
ho, kvieta ĉi-vespera hor' — somer' de labor'.

Floroj meliaj2) super domo ĉe l' kanal'
velkas kaj falas; super la krianta ral'
mute palas luno en vual’, — somer en real'.

Venis somero: flugas jen lampiroj ĉi,
raloj jen kantas, dolĉe floras jen deŭzi',
kaj transplantas riz-plantidojn ni. Somer-idili'!

1)
= Deutzia Scabra Crenata
2)
= Melia Azedarach japonica
venis_somero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)