Venu, Joĉjo amegata

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloPrídi, Janík premilený
MIDIvenu_jocxjo_amegata.mid

Venu, Joĉjo amegata, al mi jen,
mi ornamos vin per rosmaren',
/:ruĝan la rozeton donos mi al vi pro am',
karuleto, venu jam!:/

Ne min voku, vi ja trompas per okul',
rigardante je multa junul',
/:floron ne preparu por mi plu en la ĝarden',
vana estus via pen'.:/

  • venu_jocxjo_amegata.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)