Teksto/Muziko | Stephen SONNEIM |
---|---|
E-teksto | R. LEWIN, William Auld, D. Jordan, S. DOCAL |
Origina titolo: Send in the clowns
Ĉu ridu mi? Ĉu ploru mi?
Finfine mi sur la ter', vi en l’ aer'.
Venu la klaŭn'!
Maldolĉa ĝoj'; perdita ĝoj:
Unu konstante en flug'; unu ne plu.
Kie la klaŭn'?
Venu la klaŭn!
Kiom da ĝen'!
Serĉi al voj', konsciiĝante ke ni havis
tiom da ĝoj'!
Reenirante kun mia kutima sinten',
Eltrovis mi ke tie nenl’.
Jen la destin'.
Ĉu kulpas mi?
Miaj deziroj malsamis tiujn de vi.
Sed kie la klaŭn'?
Ne venu la klaŭn'!
Alvenis li jam!
Kia konfuz'! Kia angor'!
Mi ne komprenas la flugon de via kor'!
Kaj kie la klaŭn'?
Envenu la klaŭn'.
Nu eble post jar'!