Uzantaj iloj

Retejaj iloj


verda_cxapo

Verda Ĉapo

Teksto

Estis foje Ĉapo Verda,
bona knabo, multe lerta,
diligenta novlernanto
de la lingvo Esperanto.

Dum li iras al la grupo
renkontiĝas kun la lupo
deĵoranto sub servuto
de la Brita Instituto,

por la svingo kaj la lek'
de la flago “junjon-ĝek”!
Kun oksforda tono diras
la lupeg': “vi kien iras?”

“Al la kurs' konversacia
de la lingv' internacia,
kaj neŭtrala kaj facila,
por la tuta mond' utila!”

- tuj respondas Ĉapuleto
kun en man' verda libreto;
kaj, ĝentile salutante,
al la klub' ekiras lante.

Sed la lupo pli rapide
ĝin atingas, kaj perfide
ruze trompas l' instruiston,
kiu perdas la ekziston

formanĝita unuglute
de la lupo, kiu tute
tuj kamuflas sin simile,
kaj atendas tre trankvile.

Tok! Tok! Venas Ĉapo frape,
kaj li haltas mire, gape…
“Kiel grandaj la okuloj!”
“Por kontrolo de l' reguloj.”

- diras lupo sen ŝanceloj.
“Kiel grandaj la oreloj!”
- Verda Ĉap' insiste provas.
“Tiel aŭdi bone povas

mi pri kaz' akuzativa.”
Verda Ĉapo plu naiva:
“Kial estas buŝ' enorma,
kiel granda pordo forna!”

“Por vin manĝi ja pli bone!”
Kaj la lupo, senpardone,
salte kaptas Verdan Ĉapon,
manĝas korpon, manĝas kapon.

Lin englutas dumminute,
lin kruele voras tute,
ŝiras, maĉas lin kun krako,
ĝis pleniĝo de l' stomako.

Kaj post tiu entrepreno,
la lupeg', sen ia ĝeno,
vivis longe dumjarcente,
tre feliĉe kaj kontente.

verda_cxapo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)