Uzantaj iloj

Retejaj iloj


verda_folieto

Verda Folieto

Ukraina popolkanto.

Teksto

Ho, fingret' vundita doloras,
Foliet' kuraci ne povas,
Verda folieto ne povos, ne povos,
Kiso de l'amato ekpovos.

Knabo min vizitis sabate,
Estis mia robo gladata,
Estis mia robo gladata, gladata,
Iris kun alia amato.

Knabo min vizitis dimanĉe,
Sed najbaro nupton oranĝis,
Ho, najbaro nupton oranĝis, oranĝis,
Kun alia knabo fordancis.

Kiu estas svelta junulo,
Kiu havas verdajn okulojn,
Se mi iĝos lia edzino, edzino,
Amos lin je tuta animo.

Kiu estas bela junulo,
Kiu havas helajn okulojn,
Mi al li ne donu laboron, laboron,
Al li venos nur por amoro.

verda_folieto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)