Uzantaj iloj

Retejaj iloj


verda_gxardeno

Verda ĝardeno

Teksto

— Ĉu vi bluan birdon kaptadis per manoj?
— Jen tiel laboris unuaj SEJM-anoj.
Sed venis al ili amasa subteno,
Do, fine aperis la verda ĝardeno.
Kaj venis decido, logike. natura:
Sovaga ĝarden' devas esti kultura!

Refreno:

Jen, en verda ĝarden',
Ni sidas, ni multas, ni ĉiuj aŭskultas,
Ni ĉiuj aŭskultas.

La tuta ĝarden' informiĝis detale:
Sovaĝe, sed kurte kaj tre aktuale.
Sed jen — kulturig' kun segil' absoluta.
— Vi fartas tro riĉe! — aperis konkludo, —
Kulturo postulas modestan sintenon!
…Nun iu kaj iam ricevas Bultenon.

Refreno

Jen estis promes': — Dum kondiĉoj kulturaj
Abundos por ni eksterlandaj veturoj!
Kaj estis korekto: — Por fari impreson
Nur homoj konsciaj veturos Kongreson!
— Sovaĝa ĝardeno, do — mankas konscio…
Ĉu iu veturis el vasta Rusio?

Refreno

Jen estis konata amik' Anatolo,
Li SEJM-on donacis al verda popolo.
Ni pensis: — Aperis martel' por amboso,
Ĉar jam Anatolo ekloĝis en Moskvo.
Sed tuj kulturigas aer' metropola, —
Kaj perdis la voĉon amik' Anatolo.

Refreno

Jen estis Viktoro, amiko sincera,
Li suĉis la mamon dum SEJM-a apero,
Sed kreskis rapide, ĉar havis racion:
Prezidis, redaktis, eĉ gvidis sekcion!
Sed jen - kulturigo kun sperta toporo…
— Hej, kie vi estas, amiko Viktoro?

Refreno

Kaj nun la ĝarden' por rigardo ekstera
Jam estas entute alia afero:
Nun oni nin kombas, edukas kaj razas,
Instruas, insultas, — eĉ tio okazas.
Kaj ni nur diskutas kun la pacienco:
Ĉu estas la fino, aŭ daŭras komenco…

Refreno:

Jen, en verda ĝarden'.
Ni sidas kaj sidas, kaj sidas, kaj sidas —
Nenien rapidas.
verda_gxardeno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)