Uzantaj iloj

Retejaj iloj


verdaj_la_junkoj_ho

Verdaj la junkoj, ho!

Teksto

Unu mi kantas -
verdaj la junkoj, ho!
Kio jen estas?
Unu estas unu kaj eterne tiel restas.

Du nun mi kantas -
verdaj la junkoj, ho!
Kio jen estas?

Du knabetoj liliblankaj
(ilin verdo vestas)
Unu estas unu kaj eterne tiel restas.

Tri nun mi kantas -
verdaj la junkoj, ho!
Kio jen estas?

Tri la rivaloj,
du knabetoj liliblankaj
(ilin verdo vestas)
unu estas unu kaj eterne tiel restas.

Kvar nun mi kantas —
(kaj tiel plu, ĝis dek du)

Dek du nun mi kantas —
verdaj la junkoj, ho!
Kio jen estas?

Dek du la apostoloj,
dek unu jam en paradiz', kaj
dek la dek ordonoj,
naŭ la naŭ brilantoj,
ok aprilaj pluvoj,
sep la steloj sur ĉiel', kaj
ses la fieruloj,
kvin cimbaloj ĉe la pord', kaj
kvar evangelioj,
tri la rivaloj,
du knabetoj liliblankaj
(ilin verdo vestas)
unu estas unu kaj eterne tiel restas.

verdaj_la_junkoj_ho.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)