Uzantaj iloj

Retejaj iloj


verdin_greensleeves



Verdin’

E-tekstoWilliam Auld
Origina titoloGreensleeves
MIDIverdin.mid

Teksto

Vi min mistraktas, karulin’,
Min forpelante sen kompat';
Mi jam delonge amas vin,
Ĝojante pri l'komuna ŝat'.

Mi staris preta kun ofer’,
Por servi vin laŭ via vol';
Mi riskis pri la viv'kaj ter’,
Vin sopirante per konsol’.

Sin vestis mia servistar’
En verdo por aklami vin;
Ĉi tio bravis sen kompar',
Sed vi rifuzis ami min.

Nu, preĝos mi al bona Di',
Ke pliheliĝu la futur',
kaj antaŭ mia morto vi
min amos unu fojon nur.

Verdin’ estis mia ĝoj'
Verdin’ plezurigis min,
Verdin’ estis kora or’,
Neniu krom Damo Verdin’.

verdin_greensleeves.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)