Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vespera_kanto



Vespera Kanto

TekstoMatthias CLAUDIUS (1740-1815)
MuzikoJoh. Peter Abraham SCHULZ (1747-1800)

Tiu ĉi tre fama kanto ekzistas en deko da diversaj esperantaj tradukoj. Ni elektis kvar el la sep strofoj laŭ la traduko de Guido HOLZ (el la dulingva libro „Übertragungen/Tra(nskon)dukoj“ de 1988), kelkloke plibonigante ĝin per versoj laŭ la traduko de Adolf BURKHARDT (el la libro „Adoru“, n-ro 148).

Teksto

La luno nun ekhelas,
Steletoj oraj belas
En la ĉiela klar’;
Arbaro nigra revas,
El la herbejo levas
Mirige sin nebula mar’.

Silentas nun la mondo
Kaj en krepuska rondo
Hejmecas kun favor’.
Similas pacan ĉelon,
Kie vi la kverelon
De via tago dormu for.

Ĉu vi la lunon konas?
Aspekte ĝi duonas,
Ĝi tamen estas sfer’.
Facile ni priridas,
Aferon se ni vidas,
Nur parton de la plena ver’.

Kuŝiĝu do kun pio
Vi en la nom’ de Dio,
Jam fridas nokta vent’.
Per punoj, Di’, ne ĝenu,
Per dolĉa dorm’ nin benu –
Kaj la najbaron en turment’.

La originala teksto

(en la germana lingvo)

Abendlied

Der Mond ist aufgegangen,
die goldnen Sternlein prangen
am Himmel hell und klar;
der Wald steht schwarz und schweiget
und aus den Wiesen steiget
der weiße Nebel wunderbar.

Wie ist die Welt so stille
und in der Dämmrung Hülle
So traulich und so hold!
Als eine stille Kammer,
wo ihr des Tages Jammer
verschlafen und vergessen sollt.

Seht ihr den Mond dort stehen?
Er ist nur halb zu sehen
und ist doch rund und schön!
So sind wohl manche Sachen,
die wir getrost belachen,
weil unsre Augen sie nicht sehn.

So legt euch denn, ihr Brüder,
in Gottes Namen nieder,
kalt ist der Abendhauch.
Verschon uns, Gott, mit Strafen,
und lass uns ruhig schlafen,
und unsern kranken Nachbar auch.

Eksteraj ligoj

vespera_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)