Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vesperigas

Vesperiĝas

TekstoEterne Rima
MuzikoEterne Rima
E-tekstoEterne Rima
KantasEterne Rima

Teksto

(Malfermu nazo
kaj kantu robotvoĉece!)
Refreno:

•1•-Vesperiĝas, vidu jen:
Do ni faru ion nun sen pen'
Mi kondukos vin al la hotel'
Mi amoru sub la verda stel'
Poziciojn mi konas sep
Agrabligos tempon plaĉa rep'
Kaj vi ĝemos ĝis la maten'
Kaj mi fikos kvazaŭ la balen'

(•2•-Jeeee, Eterne rima,
du-/mil-/dek-/u/nu(2011),
Mi fi???? (fidas? fitas?) bone,
Kaj vi?
Ĝis la universala kongres'

•2•-Universala kongres' en mia kapo sen ĉes'
Pri korpa kares' la pensoj viglas, kaj jes
Certe ne dum la mes', ĉar en tio mi ne partoprenas
Tempon ĝui mi penas, inon serĉi emas
Mi vidis tie ĉi ie ĉe la akceptej':
Amasiĝas alvenintoj en bela kongresej'
Virinoj tiom ĉarmaj, mi jam estas tute stulta
Ĉasado fariĝas afero kulta
Kion fari, kien iri, sed subite mi vidas:
Saluton, de kie vi venas, kial vi ridas
Ĉu plaĉas al vi ĉi tiu ĉeno el arĝento
Kiam virina man' ĝin tuŝas - mojosa sento
Ĝi estas vera ajo, mi pagis multe en vendejo en Shibuya
Karesu ĝin, mia dankemo estos tuja
Kaj mi invitos vin trinki kafon kaj babileti
Ĉu vi povas vesperan robon surmeti

(Malfermu nazo
kaj kantu robotvoĉece!)
Refreno:

•1•-Vesperiĝas, vidu jen:
Do ni faru ion nun sen pen'
Mi kondukos vin al la hotel'
Mi amoru sub la verda stel'
Poziciojn mi konas sep
Agrabligos tempon plaĉa rep'
Kaj vi ĝemos ĝis la maten'
Kaj mi fikos kvazaŭ la balen'

•2•-Ignoru tiujn prelegojn, ignoru la programon
Ni parolas Esperanton, do tenu mian manon
Oni planas interkonan vesperon, sed ni foriru
Ĉu vi konsentas, mi petas vin, diru
Estas unu hotelo, en kiu mi jam instaliĝis
Kvinstela, supera, bela - lastatempe mi riĉiĝis
La planko el marmoro kaj en la televido
Filmoj por plenkreskuloj en la lingvo Ido
Estas ĉampan' en la friduj' kaj kaviaro
Kun uloj mi bierumas, sed por vi - la plej luksa varo
Jam viaj fingroj baraktas kun mia pantalon'
Je via sano, vivu la papermon'!

(Malfermu nazo
kaj kantu robotvoĉece!)
2foje: Refreno:

•1•-Vesperiĝas, vidu jen:
Do ni faru ion nun sen pen'
Mi kondukos vin al la hotel'
Mi amoru sub la verda stel'
Poziciojn mi konas sep
Agrabligos tempon plaĉa rep'
Kaj vi ĝemos ĝis la maten'
Kaj mi fikos kvazaŭ la balen'

Eksteraj ligoj

  • Vesperiĝas - Vinilkosmo Hiphopa kompilo 2 (HHK2) trako 02
vesperigas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)