Vesperiĝas

TekstoEterne Rima
MuzikoEterne Rima
E-tekstoEterne Rima
KantasEterne Rima

Teksto

vesperiĝas, vidu jen:
do ni faru ion nun sen pen’
mi kondukos vin al la hotel’
ni amoru sub la verda stel’
poziciojn mi konas sep
agrabligos tempon plaĉa rep’
kaj vi ĝemos ĝis la maten’
kaj mi fos kvazaŭ la balen’ universala kongres’ en mia kapo sen ĉes’ pri korpa kares’ la pensoj viglas kaj jes certe ne dum la mes’, ĉar en tio mi ne partoprenas tempon ĝui mi penas, inon serĉi emas mi vidis tie ĉi ie ĉe la akceptej’: amasiĝas alvenintoj en bela kongresej virinoj tiom ĉarmaj, mi jam estas tute stulta ĉasado fariĝas afero kulta kion fari, kien iri, sed subite mi vidas: saluton, de kie vi venas, kial vi ridas ĉu plaĉas al vi ĉi tiu ĉeno el arĝento kiam virina man’ ĝin tuŝas - mojosa sento ĝi estas vera aĵo, mi pagis multe en vendejo en Shibuya karesu ĝin, mia dankemo estos tuja kaj mi invitos vin trinki kafon kaj babileti ĉu vi povas vesperan robon surmeti vesperiĝas, vidu jen: do ni faru ion nun sen pen’ mi kondukos vin al la hotel’ ni amoru sub la verda stel’ poziciojn mi konas sep agrabligos tempon plaĉa rep’ kaj vi ĝemos ĝis la maten’ kaj mi fos kvazaŭ la balen’

ignoru tiujn prelegojn, ignoru la programon
ni parolas Esperanton, do tenu mian manon
oni planas interkonan vesperon, sed ni foriru
ĉu vi konsentas, mi petas vin, diru
estas unu hotelo, en kiu mi jam instaliĝis

kvinstela, supera, bela - lastatempe mi riĉiĝis
la planko el marmoro kaj en la televido
filmoj por plenkreskuloj en la lingvo Ido
estas ĉampan’ en la friduj’ kaj kaviaro
kun uloj mi bierumas, sed por vi – la plej luksa varo

jam viaj fingroj baraktas kun mia pantalon’
je via sano, vivu la papermon’!
vesperiĝas, vidu jen:
do ni faru ion nun sen pen’
mi kondukos vin al la hotel’
ni amoru sub la verda stel’
poziciojn mi konas sep
agrabligos tempon plaĉa rep’
kaj vi ĝemos ĝis la maten’
kaj mi fos kvazaŭ la balen’ vesperiĝas, vidu jen: do ni faru ion nun sen pen’ mi kondukos vin al la hotel’ ni amoru sub la verda stel’ poziciojn mi konas sep agrabligos tempon plaĉa rep’ kaj vi ĝemos ĝis la maten’ kaj mi fos kvazaŭ la balen’

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Vesperiĝas (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net