Veturu al diablo

MuzikoA. Vizgirdas
E-tekstoVytautas_Ŝilas kaj A. Vizgirdas
MIDIveturo_al_diablo.mid

Teksto

Vi konas tutan teron,
Veturu al infero! -
Vokas la destin',
Kaj portas la motoro
Al la infera foro
Nin.

Faligis nin la sorto
En la kanalon forte.
Kraĉas ni al ĝi.
Ridegas la maŝino:
“Atendu - estos fino,
Tomb' sopiras vin”.

Krias nii: “Diablo, prenu nin”!
Ebriiĝis la maŝin',
Kaj al ni fariĝas klara la afer'
Mi proksimiĝas al infer'!
Jes, al infer'!

Dum longa veturado
Forfalis kvara rado,
Tamen restis tri,
Trafinte la montaron,
Atingis lastan baron
Ni

Tub-taruba, tuba-ruba,
Tub-taruba, tuba-ruba,
Tub-taruba, tuba-ruba,
Tuba-ruba-ruba!
Tub-rubaaa!

Tub-taruba, tuba-ruba,
Tub-taruba, tuba-ruba,
Tub-taruba, tuba-ruba,
Tub-tab-tub
Rubá!

Antaŭ ni aperas la tertru',
Ĝin jam flugas ni en bru'.
Fulmotondre jen eksplodis la motor',
Aŭdiĝas fajf' - diabla ĥor'.
Aĉa odor'!

Timiga la mallumo,
Sufokas ni de fumo.
Jen fandiĝas fer'!
Klaras terurafero:
Ni, ja - tribut'! Ofero
Por infer'!
Por la infero de l'ter'!

QR-Kodo
QR-Kodo Veturu al diablo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net