Vi okuloj miaj nigraj

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
Origina titoloOči, oči, čierne oči
MIDIvi_okuloj_miaj_nigraj.mid

Teksto

Vi okuloj miaj nigraj,
vi nur ĉiam flamas,
inon se vidas vi,
tuj vi ŝin ekamas,
inon se vidas vi,
tuj vi ŝin ekamas.

/:Vi okuloj miaj nigraj,
mi vin devas puni,: /
/: dormi ne volas vi,
sed nur amindumi.: /

/:Diris mi al vi, junulo
ardo via vanas,: /
/: ne amindumu min,
ĉar mi vin ne amas.: /

QR-Kodo
QR-Kodo Vi okuloj miaj nigraj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net