Uzantaj iloj

Retejaj iloj


via_eta_timo

Via eta timo

Kantas Team, Antalik/ Nemĉek - Martinelli

Teksto

Ombraj malnovaj kaj flankaj stratetoj
mucidaj pro malplen' kaj timovekaj…
La vento vagas tra tegment-tenebro:
ĝue spionas mi viajn ĉarmajn timojn.

Refreno:

Via eta tim' ravas min,
de via timema sinten'
estas kaptita l'anim'…
Via eta tim' ravas min,
estas kaptita l'anim'
sed vi volas ja…
kaŝi ĝin.

Sufokas morta spac' fantomajn domojn,
hantas sur mur' en kruc' kreto-surskriboj,
rampas en vent' odor' de krizantemoj:
kaŝe spionas mi viajn ĉarmajn timojn.

Refreno

…sed vi kaŝas ĝin…

Ĉu jam, ĉu jam venas via timo?
Ĉu jam, ĉu jam dolĉe ĝi tenas vin?
Ĉu jam, ĉu jam ni proksimas pli kaj pli?…

via_eta_timo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)