Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vigla_fluo_de_fontet

Vigla fluo de fontet’

Muzikogermana popolkanto
E-tekstoHermann Hölzendorf kaj Josef Cink
Origina titoloWenn alle Brünnlein fließen…
MIDIvigla_fluo_de_fontet.mid

Teksto

Laŭ vigla fluo de fontet’
ni lernu en la trink’;
al amatino voki nur
mi povas per la mansving’,
al amatino voki nur, ju-ja
voki nur mi povas per mansving’.

Mi povas signi per okul’
aŭ treto de pied’,
min interesas la knabin’
sidanta en ĉambret’,
min interesas la knabin’, ju-ja,
la knabin’ sidanta en ĉambret’

Ŝi estos mia amatin’,
si estas mia am’,
okuloj ŝiaj brilas jen,
el stel’ ĝi estas flam’,
okuloj ŝiaj brilas jen, ju-ja,
okulaj ŝiaj el stel’ estas flam’.

Vangetoj ŝiaj ruĝaj jen,
pli ruĝaj ol la vin’,
ne estas vere en la mond’
pli bela junulin’,
ne estas vere en la mond, ju-ja,
ne estas pli bela junulin’.

vigla_fluo_de_fontet.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)