Vin inviti volas mi

MuzikoKajto
Esperanta tekstoKajto
Originala plenumoKajto
Viro:	Ho, kara ĉarmulin', vin inviti volas mi.
Virino:	Por kio, flirtulo, min inviti volas vi?
Viro:	Mi ŝatus kune promeni. Vi kaj mi, ni ni ni.
	Kune promeni. Vi kaj mi, ni.
	Ĉu vi povus akcepti, akcepti la inviton?
Virino:	Volonte, jes!
Ambaŭ:	Do ni kune promenu. Vi kaj mi, ni ni ni.
	Ni kune promenu. Vi kaj mi, ni.

Viro:	Ho, kara ĉarmulin', vin inviti volas mi.
Virino:	Por kio, flirtulo, min inviti volas vi?
Viro:	Mi ŝatus kune danci. Vi kaj mi, ni ni ni.
	Kune danci. Vi kaj mi, ni.
	Ĉu vi povus akcepti, akcepti la inviton?
Virino:	Ho certe, jes!
Ambaŭ:	Do ni kune dancu. Vi kaj mi, ni ni ni.
	Ni kune dancu. Vi kaj mi, ni.

Viro:	Ho, kara ĉarmulin', vin inviti volas mi.
Virino:	Por kio, flirtulo, min inviti volas vi?
Viro:	Mi ŝatus interkaresi. Vi kaj mi, ni ni ni.
	Interkaresi. Vi kaj mi, ni.
	Ĉu vi povus akcepti, akcepti la inviton?
Virino:	Sen hezito, jes!
Ambaŭ:	Do ni interkaresu. Vi kaj mi, ni ni ni.
	Ni interkaresu. Vi kaj mi, ni.
	Ni interkaresu. Vi kaj mi, ni ni ni.
	Ni interkaresu. Vi kaj mi, ni.
  • vin_inviti_volas_mi.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 24.10.2017 17:53
  • de ljosxa