Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vino_vino_sange_rugxa_vin

Vino, vino, sange ruĝa vin'

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
Origina titoloVínko, vínko, vínko červené
MIDIvino_vino_sange_rugxa_vin.mid

Teksto

/:Vino, vino, sange ruĝa vin’!:/
/:Kiu trinkos vin, vineto,
kiam estos mi soldato?
Vino, vino, sange ruĝa vin’.:/

/:Herbejeto, verda vi herbej’!:/
/: Kiu vin, herbejo falĉos,
kiam mi en vico marŝos?
Herbejeto, verda vi herbej’.:/

/:Ho, arbaro, densa vi arbar'!:/
/: Kiu hakos vin, arbaro,
se min havos soldataro?
Ho, arbaro, densa vi arbar'!:/

vino_vino_sange_rugxa_vin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)