Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vir_de_neniu_movebla

Vir' de neniu movebla

MuzikoLee BRICKLEY
Esperanta tekstoKrysztof Daletski
Tipotraduko
Originala titoloA man they couldn't move
Originala tekstoLee BRICKLEY

Kanto pri la pacaktivisto Brian Haw, kiu staradis preskaŭ dek jarojn en Londono sur la Placo de la Parlamanto, protestante kontraŭ la sankcioj kaj la milito kontraŭ Irako. La estraro provis forpeli lin kaj eĉ ŝanĝis la leĝon por malpermesi lian proteston, la polico konfiskis lian materialon, sed finfine ili ne sukcesis forpeli lin

Teksto

Septembre du mil unu / Mi vidis en Novjork'
Aviadilojn flugi / En turojn disfalantajn, / brulantajn ĝis la fund'
La saman spektis vi: / Hororon en la for'
Vi sedis sur la sofo / Antaŭ televidilo / Kun fiksa ekrigard'
Kunvenis la regantoj / al la militprepar'
Vi vidis ion fian, / Vestaĵsakon vi prenis / Kaj iris el la pord'

Misio estis via, / Ne formovebla vir'
Ĝisfine vi batalis / Kaj mi ĉiam memoros vin!

Al ĉiuj pasantuloj / La veron diris vi.
La fotoj de l' infanoj / Skandalis la estraron / Sed vi persistis pli
Antaŭ la tribunalon / Venigis ili vin
Do iĝis vi konata: / Subteno venis el / Ĉiu angulo de la ter'

Misio estis via, / Ne formovebla vir'
Ĝisfine vi batalis / Kaj mi ĉiam memoros vin!

Statuon ili iam / starigos ĉe la lok'
Ĵus kie vi staradis / Kun megafon' kaj kasko. / Ho, volu ili nur!
Vi montris al la mondo / Ke unu sola hom'
Efiki povas vere / Kaj povas supersoni / eĉ la bruon de l' amas'

Misio estis via / Ne formovebla vir'! / Ĝisfine vi batalis / Kaj mi ĉiam memoros vin!
Misio estis via / Heroo por la pac'! / Ĝisfine vi batalis / Kaj mi ĉiam memoros vin!

Eksteraj ligoj

vir_de_neniu_movebla.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)