Enhavtabelo

Vivas mi

TekstoJonas Dalmose
MuzikoJonas Dalmose
KantasLa Perdita Generacio (Jonas)

Akordoj

Teksto

Mi vagadas tra la arbaro,
Mallumo blindigas min.
Mi penadas trovi la veron,
Sed mallumo blindigas min.

Kiel aspektas la vivo?
Ĉu vere ĝi estas kruela?
Pri tio mi ne volas pensi,
Sed tion mi ne povas eviti.

Vivas mi, vivas.
Vivas mi, vivas.

Mi vagadas tra la urbego,
La bruo surdigas min.
Mi penadas trovi la veron
Sed mallumo blindigas min.

Kiel aspektas la vivo?
Ĉu vere ĝi estas hazarda?
Mi tion ne povas respondi,
Sed tamen min sentas en tuteco.

Vivas mi, vivas.
Vivsa mi, vivas.

Mi vagadas tra paradizo,
La lumo blindigas min.
Mi penadas trovi la veron,
Sed la lumo blindigas min.

Kiel aspektas la vivo?
Tutcerte ĝi estas mistera.
La vivo sin ĉiam daŭrigas,
Eĉ se mi provadus ĝin haltigi.

Vivas mi, vivas.
Vivas mi, vivas.

Mi vagas tra la arbaro,
Mallumo blindigas min.
Mi penadas trovi la veron,
Sed mallumo blindigas min.

Kiel aspektas la vivo?
Ĝi ne povas esti kruela.
Ĉar ankaŭ dum vivo mi sentas
Feliĉon, bonfarton kaj ami vin.

Vivas mi, vivas.
Vivas mi, vivas vi, vivas ni.

QR-Kodo
QR-Kodo Vivas mi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net