Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vivo-viveto

Vivo-Viveto

Latva popolkanto, teksto de F. Barda, traduko de E. Lippe

Teksto

Vivo, viveto, balancas vi, kara,
min kiel fringon ventet' sur tili',
multon promesis vi, dono-avara
tio ne gravas ja, raj-daj-daj-di (2-foje)

Ringon sukcenan proponis sur strando
mara niksino flateme al mi,
ŝaŭmo kaj trompo, donac' kaj donanto,
dancas ondaro nur, raj-daj-daj-di (2-foje)

Plektas lupole sin ĝojo, ĉagreno,
tage en brust' ploras noktmelodi',
larmoj en oran pokalon ĝis pleno
gutas, sed kantas mi raj-daj-daj-di (2-foje)

Enkora ĝerminto ke mortu en koro
ĝin ensabligi facilas ja pli
kiam el kron' falas plej lasta floro,
kron' disŝiriĝas mem, raj-daj-daj-di (2-foje)

Jes, disŝiriĝas! Demand' vana sola:
kiel amaron dolĉigu nun mi,
koro senbrida, kor' mia petola,
ankaŭ rompiĝis vi, raj-daj-daj-di. (2-foje)

vivo-viveto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)