Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vivo_duras_sed_vi_molas



Vivo duras sed vi molas

Teksto

Eta ĉambro en granda urbo
Rifuĝejo de peturbo
Loĝi kostas tro da mono
Farbo falas de plafono
Riproĉado kaj admonoj
Dronas en la urbaj sonoj
Nun
Sidas mi kun penso nula
Kaj vi venas verdokula
Nun

Refreno:

Nokto falas kaj mi pensas ke
Vivo duras sed vi molas
Mono mankas nin sed amo ne
Kaj vi pretas se vi volas

Mondo plena je poetoj
Spaco plena je raketoj
Vi proksimas, spiras lante
Kuŝas apud mi ridante

Refreno

Paraŝutoj, spacoŝipoj
Via haŭto, viaj lipoj
Nun
Telefonoj, Pelikano
Viaj haroj, via mano
Nun

Refreno
vivo_duras_sed_vi_molas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)