Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vivu_la_stel

Vivu la stel' !

Teksto Agnes B. Deans
Muzikotradicia “Vive l'amour”, usona
MIDIvivul1.mid

Teksto

C G
Plenigu la glason, ho ĉiu bonul' ,
C
Vivu la verda stel' !
G
Kaj kantu la homoj en ĉiu angul' ,
C
Vivu la verda stel' !

Refreno, 2-foje:

C F
Ho, vivu la, vivu la, vivu la stel' ,
G C
vivu la, vivu la, vivu la stel' ,
F
vivu la stel', vivu la stel' ,
G C
vivu la verda stel' !

.
Plenigu la glason kaj tostu kun ni!
Vivu la verda stel' !
La lingvo kreita por ĉiu naci' ,
Vivu la verda stel' !

Refreno

Per voĉoj de nia kunbatalantar'
Vivu la verda stel' !
Resonu la voko sur tero kaj mar' ,
Vivu la verda stel' !

Refreno


-ls-

Teksto 2

Vivu la stelo!

Ni ĝoju nur ĉiam dum frata kongres',
vivu la verda stel'!,
Ni goju kaj kantu pri nova impres',
vivu la verda stel'!

Refreno:

Vivu, ho vivu, ho vivu la stel',
vivu, ho vivu, ho vivu la stel',
/:vivu la stel', vivu la stel’,'
vivu la verda stel’! :/

Kaj timu neniun, ho samidean',
vivu la verda stel'!
Ni kantas kaj tostas sen ia profan',
vivu la verda stel'!

Refreno

Kaj estu nur certa, ke post ĝoja fest',
vivu la verda stel'!
Ni kantos eĉ hejme kun granda majest',
vivu la verda stel'!

Refreno

vivu_la_stel.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)