Uzantaj iloj

Retejaj iloj


voj_nia

Voj’ nia

MuzikoRadim Kudla
E-tekstoJiří Kořínek
MIDIvoj_nia.mid

Teksto

Voj’ nia gvidas al arbaro
marŝadas ni laŭ laga bord’,
plurope aŭ en gaja paro
de lipoj sonas kanta vort’:

Refreno:

/:Marŝu ni, kantu ni,
hola hej, hola hej,
hola hola hej, marŝu hej!:/

En brustoj koroj batas kore,
ni Esperanta estas rond’.
ĉe flanko flank’ ni marŝas
kune al burgruina verda mon’.

Refreno

Ni restu verda familio
ligota daŭre de l’fidel’,
sen misa pens’, en harmonio
antaŭen sub la verda stel’.

Refreno

voj_nia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)