Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vokas_en_somera_tag

Vokas en somera tag’

Esperanta tekstoH. E. J.
Originala tekstoJeppe Aakjær

Teksto

Vokas en somera tag'
kamparanaj faroj
for de l’ urb' al freŝa ag',
kantoj de l’ birdaroj,
onda greno, ber' kaj flor'
lud' infana en humor',
en polvum' sekalodor'
fluanta tra la pordoj,

Eta estas hejm' de l’ dan'
inter nord' kaj sudo,
sed abundas nutra pan'
kaj en dom' kaj budo.
Alten kreskas la sekal'
sur dekliv' kaj en la val',
kreskas frukt’ kaj florpetal'
en suno en ĝardenoj.

Bela, forta pramŝipar'
inter bord' kaj bordo
vojon plugas en la mar'
tra markol' kaj fjordo.
Belvidaĵ' por la okul':
tur' kaj urb' en marspegul',
preter fora verdinsul'
la blankaj veloj ŝvebas.

Kuras trajn' en malfacil',
levas sin la fumo,
la ĉeval' ĉe la baril'
fuĝas sen buŝumo.
Hejmeniras bovinar',
vent' blovetas de la mar',
de l’ forĝejo dum ripar'
forflugas la fajreroj.

Dano, se la urba viv'
estas tro laciga,
iru alten laŭ dekliv’
al vidaĵ' instiga,
vido el monteta rond'
al la fora horizont',
flug' ardea super ond'
solene je sunfalo.

vokas_en_somera_tag.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)