Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vytautas_sxilas

Vytautas ŜILAS

V. Šilas iniciatis kaj organizis eldonadon de la unua en Sovetunio E-gramafondisko, tiu de litovaj popolkantoj. Tri kantojn enrekordigis litova opera solisto Virgilijus Noreika. La disko estis eldonita en 1962. En 1972 estis eldonita la dua gramafondisko kun estradaj kantoj, kiujn enkantigis bonaj estradaj kantistoj. Li esperantigis pli ol 15 litovajn popolkantojn, 20 kantojn de litovaj komponistoj, por 25 melodioj li verkis originalajn tekstojn. V. Šilas do “lanĉis” ne malpli ol 60 E-kantojn el kiuj ne malpli ol deko estas kantataj ĝis nun.

vytautas_sxilas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)