Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:kat:litero_n

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Nova Kanto

Teksto: Aleksandras Dambrauskas Dombrowski (pseŭdonimo:Adomas Jakštas) kaj Tone

Mil naŭcent kvin. Francio. La revo de la knabo el Bjalistoko fariĝis realo. Nun, ĉiuj personoj de la mondo povas saluti unu la alian. Jen Esperanto. Vivanta lingvo!

Veke vibru, veke vibru,
Veke vibru verda voko!

Mil okcent kvindek naŭ
Alvenis homo al la mondo kvazaŭ
Li estus sendita por tasko misiista
Altkvalita. Sur la tero infinita
Dekkvina de decembro estis la dato
Bjalistoko, pola urbeto, la kandidato
Por ricevi la stafeton. La lingvan profeton
Kiu sanĝus la mondon sen uzi bajoneton
Lazaro Ludoviko Zamenhof
Estis la nomo de la homo
kiu kreis idiomon por forigi lingvan fantomon.

Esperanto, estas nova kanto
Mia kaj via. La Lingvo Internacia.

Komenciĝis, do, la revolucio
Kiu alportus nur bonon al civilizacio
Esperanto ĉiuloken senhalte iras
Simpatianton tra la mondo ĝi akiras
Nekredebla akcepto. Ĉu eble mistika? Ne nur.
Sed ankaŭ efika, praktika, komunika
Ĉar la parolo flekseble kaj gracie fluas
Tute libere, ĝi evoluas vere.
Esperanto estas uzata proze aŭ poezie
En ĉiuj rilatoj kaj alie.
Interprete, interete ankaŭ ĝi utilas
Ĝi facilas, ni babilas. Kaj ĝia povo, kompreneble, ja furoras
Pro tio Esperanto multe valoras
Do!…Dehaku. Do!… Dehaku. Do!…
Dehaku se vi povas baobabon.
Dehaku se vi povas la revon de l’ knabo el Bjalisktoko. Kruda epoko. Plena je moko. La provoko, sufoko. Humila bloko. Patra ŝoko.
Monda reciproko. Forta voko, en ĉiu loko. Jes!!!

Esperanto, estas nova kanto
Mia kaj via. La Lingvo Internacia

(*)Eksonu nova kanto
Pri la lingvo Esperanto,
Pri ligil’ internacia,
Revo nia, amo nia!
Kreitaĵ’ la plej mirinda
Vere estas ĝi laŭdinda
De verkistoj, de poetoj,
En poemoj kaj odetoj,
Pli ol tondro de bataloj,
Pli ol dolĉaj najtingaloj,
Pli ol belaj aktorinoj,
Pli ol fajfoj de maŝinoj,
Pli ol oro la plej brila,
Pli ol gloro senutila,
Pli ol ĉiu, pli ol ĉio,
Krom la amo kaj la Dio.
Dum venonta la centjaro,
Sciu esperantistaro,
En Eŭropo, Ameriko,
En Azio kaj Afriko,
Kie ajn vi veturados
Esperanton vi trovados,
Sur la strato, en vagono,
En hotelo, en salono
Kaj eĉ en privata domo
Ĝin parolos ĉiu homo:
Laboristo, profesoro,
Kaj juĝisto, kaj doktoro,
Kaj hebreo, kaj kristano,
Kaj litovo kaj japano, -
Kaj pereos la plendato:
“Mi vin ne komprenas, frato”.
Por ke venu tiu horo -
Kune fratoj, al laboro!
Jen per kanto, jen per vorto,
Jen agante ĝis la morto,
Servu ni al la afero,
La plej bela sur la tero,
Gardu ĝin de la forgeso
Per parolo en la preso;
Iru kiel apostoloj
Ĝin prediki por popoloj,
Kaj eksonu nia voko
Sur la ter’ en ĉiu loko,
En vilaĝoj, en urbetoj,
En lernejoj, en gazetoj,
Kaj servantajn al la vero
Nin fortigu la Espero.

Esperanto, estas nova kanto
Mia kaj via. La Lingvo Internacia.

(*)Tiu parto estis verkita de la litova pastro, Aleksandras Dambrauskas Dombrovski (1860-1938).

wiki/kat/litero_n.1258117337.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 12:39 (ekstera redakto)