Uzantaj iloj

Retejaj iloj


woman_la_forto_de_cxiu_viro

Woman (La forto de ĉiu viro)

MuzikoRoberto PIGRO
Originala tekstoRoberto PIGRO
Originala plenumoLucio AVITABILE
Tipooriginala kanto
AranĝadoCristina CASELLA

Jen muzika omaĝo al ĉiuj virinoj de la mondo, pere de moderna kaj
originala kanto aperinta en marto de 2013 (okaze de la internacia virina tago), verkita de Roberto Pigro kaj kantita de
la itala kantisto Lucio Avitabile. La iniciato estas parto de noviga muzika projekto, bazita sur la uzo de Esperanto (apud aliaj nacilingvoj) por gravaj sociaj temoj, financita de la esperantisto Michel Basso.
La plenumo de la projekto ĝuis la subtenon ankaŭ de la tre fama itala artisto Franco Fasano.

La titolo de la kanto estas “Woman (La forto de ĉiu viro)” kaj la teksto alternigas frazojn en Esperanto kun aliaj frazoj en la franca, la angla, la itala, la hispana, la nova greka kaj la japana.

Tiu elekto volas substreki la internaciecon de kanto kaj de mesaĝo tutmonde, ĉiulingve kaj ĉiuloke disvastigendaj, sendepende de ideologioj kaj fanatikismoj. La afero estas ĉi-jare des pli signifoplena, je la lumo de tiom da freŝaj novaĵoj el pluraj landoj koncerne perfort-epizodojn kontraŭ virinoj, tute anakronismajn en mondo, kiu volas sin opinii pli kaj pli civilizita.

Teksto

Per vi la vivo jen
Naskiĝas, disvolviĝas.
Per vi la spiro mem
Ja ekvivas kiel fajrer'.

Virino, danke al vi
Mi spertis la plej belan
Aferon sur la ter'
Qui est l'amour, la plus belle fleur…

Sen vi la mondo malplenus
Sen vi la tero ne terus…

Refreno:
La senco de la vivo
La forto de ĉiu viro
Μια μέρα δεν θα είναι αρκετή
Sed lasu min kanti por esprimi al vi

La dankon de ĉiu filo
Per ogni tuo sorriso
Vrai cœur de chaque autre cœur de la terre
Patrino de mi… patrino de ni…

Woman…

Kiu batas, frapas vin,
Tiu estas nur malbrava,
Sendanka homo, jes,
Eĉ ne inda je tia nomo…

Mujer, ¿qué otro decir?
Te estimo, mis palabras…
Memoroj de fratin',
Kiu min amis, zorgis,
Plu vivas en mi.

Sen vi ĉi-monde kio restus?
Sen vi kiu damne mi estus?

Refreno:
La senco de la vivo
La forto de ĉiu viro
Μια μέρα δεν θα είναι αρκετή
Sed lasu min kanti por esprimi al vi

La dankon de ĉiu filo
Per ogni tuo sorriso
Vrai cœur de chaque autre cœur de la terre
Patrino de mi… patrino de ni…

Woman…

woman_la_forto_de_cxiu_viro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)