Uzantaj iloj

Retejaj iloj


zimbabve

Zimbabve

Teksto

Jan Smit, Jan Smit sola regis Rodezion,
kontraŭ vol' de l'popol'
faris kaj aranĝis ĉion,
sen en la densej' jam ekflamis la rezisto,
luktis nigra popol' por la rajto de l'ekzisto.

Refreno, 2-foje:

Zimbabve, pa-ra-ra, Zimbabve,
nigra popolo ĝojas tre (denove)

Kaj la plej alta ĉef'
tiam naskis ruzan planon:
por prezida posten' tuj trovu ni lokanon.
Se nigra muzel' mem proklamos respublikon,
jam lia aper' kontentigos la publikon.

Refreno

Jen por la popol' estas preta manifesto:
ĉiu civitan' marŝu al la granda festo.
La nigrul' kun kares' sin direktas al popolo:
ni nun agos (jes!) nur laŭ la komuna volo!

Refreno

Jen mia promes': baldaŭ fartos ni elite,
ĉar ni kreskas (jes!) ne kvante, sed kvalite!
La ĉef' al progres' jam ekhavis ardan amon,
se li diros “jes!”, tuj ripetu vi la samon!

Refreno

Obe' kaj kontent' estas via sola devo,
tion diras prezident', nia pastro Muzorevo.
La liber' en la land' tuj ekregos ekde nune.

Hej, nigra loĝant', kial vi ne ĝojas kune?!
(Nu, porkoj, tuj ĝoju!)

Refreno

Eksteraj ligoj

zimbabve.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)