Uzantaj iloj

Retejaj iloj


zime-zum



Zime-zum

Teksto/Melodiohungara popolkanto
E-tekstoPaŭlo BALKÁNYI
MIDIvirageknal-eg-a-vilag.mid

Publikita en: Esperanto 1. Internacia lernolibro por la lerneja junularo, Budapest 1972, paĝo 47.

Je melodio de ankaŭ origine ŝerca popola kanto naskiĝis serio da strofoj en esperanto, kvazaŭ esperantaj popolkantoj.

Teksto

Hundo estas bona besto,
La dimanĉo estas festo;
Zime-zum, zime-zum,
La dimanĉo - bum, bum, bum.

Se vi havas kapdoloron,
Tuj alvoku la doktoron;
Zime-zum, zime-zum,
La doktoron - bum, bum, bum.

Pluaj strofoj:

Dum la nokto lumas luno
Dum la tago brilas suno
Zime-zum, zime-zum
Brilas suno bum-bum-bum

Estas bona la vetero
Bone estas sur la tero
Zime-zum, zime-zum
Sur la tero bum-bum-bum

Eĉ se estus pluva, venta
Vi nur estu diligenta!
Zime-zum, zime-zum
Diligenta bum-bum-bum

El ĉielo falas pluvo
Ĝoje kvakas ran' en kuvo
Zime-zum, zime-zum
Ran' en kuvo bum-bum-bum

Matenmanĝas la infano
Bone gustas buterpano
Zime-zum, zime-zum
Buterpano bum-bum-bum

Ĉu la knabo bone lernis?
Instruisto forte ternis
Zime-zum, zime-zum
Forte ternis bum-bum-bum

Supre estas la plafono
Kaj malsupre estas planko
Zime-zum, zime-zum
Estas planko bum-bum-bum

Dekstre kuŝas jen la plumo
Kaj maldekstre ho, la gumo
Zime-zum, zime-zum
Ho, la gumo bum-bum-bum

Sub la arbo la gorilo
Sur la bordo krokodilo
Zime-zum, zime-zum
Krokodilo bum-bum-bum

Toldi estas tre kuraĝa
Kaj Zamenhof homo saĝa
Zime-zum, zime-zum
Homo saĝa bum-bum-bum

.

Bela estas Hungarlando
Bona estas Esperanto
Zime-zum, zime-zum
Esperanto bum-bum-bum

Brave lernis juna knabo
Lin instruis frat' Lazaro
Zime-zum, zime-zum
Frat' Lazaro bum-bum-bum

Hundo svingas sian voston
Ĉar ricevis grandan oston
Zime-zum, zime-zum
Grandan oston bum-bum-bum

Vino estas en botelo
Sur la brusto verda stelo
Zime-zum, zime-zum
Verda stelo bum-bum-bum

Rozo estas en la vazo
Ruĝa kiel lia nazo
Zime-zum, zime-zum
Lia nazo bum-bum-bum

Al li plaĉas ruĝa vino
Al mi plaĉas blond-knabino
Zime-zum, zime-zum
Blond-knabino bum-bum-bum

Fiŝon kaptas granda reto
La junulon knabineto
Zime-zum, zime-zum
Knabineto bum-bum-bum

Bone lavu vian kapon
Ne ricevu vangofrapon
Zime-zum, zime-zum
Vangofrapon bum-bum-bum

Pasis jam la kvara horo
Ĉesis ĝoje la laboro
Zime-zum, zime-zum
La laboro bum-bum-bum

Mi ja volas hejmeniri
“Bonan nokton” devas diri
Zime-zum, zime-zum
Devas diri bum-bum-bum

Nun sekvas la lasta strofo
Ne okazu katastrofo
Zime-zum, zime-zum
Katastrofo bum-bum-bum

Ne ridetu tiel stulte
Mi ne kantas jam pli multe
Zime-zum, zime-zum
Nun mi finas bum-bum-bum


Melodio literumita

F-dur (F-majxor)
 2/4 ffff|8888|fgaf|8888|
 gggg|8888|c↑bag|8888|
 ffc |884 |ffc |884 |
 dbag|8888|fff |884 ||

La simbolo c↑ signifas, ke la sono “c” estas en la pli alta oktavo (=okto).

Oni kantas ankaŭ alie:

  • en ambaŭ strofoj: “Esperanto - bum, bum, bum.”
  • iom ŝanĝita melodio:
F-dur (F-majxor)
 2/4 ffff|8888|fgaf|8888|
 gggg|8888|c↑bag|8888|
 fff |884 |fga |884 |
 gc↑bg|8888|fff |884 ||
  • eĉ iom pli ŝanĝita melodio>
F-dur (F-majxor)
 2/4 ffff|8888|fgaf|8. 16 88|
 gggg|8888|gabg|8888|
 fc |44 |ffc |884 |
 gbag|8888|fff |884 ||
zime-zum.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)