Uzantaj iloj

Retejaj iloj


70.000

70.000

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

Sepdek miloj da ni staras
sub Teŝino, sub Teŝino…
Cent mil iĝis jam germanoj,
cent mil iĝis pollingvanoj,
koron premas maltrankvil':
Ĉu ni rajtas vivon plani?
Sepdek miloj restis da ni,
sepdek mil…

Kaj sepdek mil tombojn oni
fosas por ni sub Teŝino,
Iam iu ĝemas vane
atendante di-miraklon…
Ridas fremda di' rikane.
Kaj ni apatie gapas,
ke nin oni buĉe frapas
- kiel bovoj bov-masakron.

Riĉas ja markizo Gero…
Donu li al ni da vino,
al ni sepdek mil, po tino!
Ni duone iĝos polaj,
duone germanparolaj
kaj jubilos la devizo:
Vivu Gero, la markizo!
Tamen antaŭ vivofino
ebriiĝu ni per vino:
vir' - virino, fil' - filino,
sub Teŝino, sub Teŝino.

70.000.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)