Uzantaj iloj

Retejaj iloj


aerdianto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Aerdianto

Origina titolo: Clavel del Aire

Teksto

Kiel aerdianto,
jen, ŝi estis tiel,
samkiel la flor':
kroĉita en mia kor'.
Kiom ploris mi,
sola, sen arom'.
Kiel aerdianto,
jen, ŝi estis tiel,
samkiel la flor'.

En ĉi region',
samkiel ombu',*
soleta, sen flor',
jen, do, estis mi.
Premite de l’ dolor'
mi vivis tra l’ temp',
samkiel ombu',
en ĉi region'.

Kaj mia branĉar'
sekiĝis kaj velkis.
Sed ŝi venis iam
sub ĉi mia ombr';
triladis birdet'
ĉe mia branĉar'
kaj l’ arbo senflora
ekestis kun flor'.

Sed vojaĝant' feliĉa,
vagant' malbenita
transiris ĉe l’ kamp';
ŝi iris post lia glor',
kaj jen, restis mi
denove sen flor'.
Estis vagant' la vento,
la vento “Pampero”!
Ĝi ŝin portis for…'

  • ombuo: Sudamerika arbo (Phytolacca dioica)
    • pampero: suda malvarma vento
aerdianto.1264204568.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)