Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_malproksimaj_fratoj

Al la malproksimaj fratoj

MuzikoH. J. HEGERAAT
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala titoloMijn broeders, mijn zusters, een Meizang voor u!
Originala tekstoB. V. D. BERG

Teksto

Ho fratoj, ho fratoj, majkanto por vi!
Ni venas marŝante, al Paco celante,
Kaj kantas majkanton, kaj kantas majkanton,
Kaj kantas majkanton, majkanton por vi!

Ho fratoj! du floroj, du floroj por vi!
Liliblanke pura kaj bele rozruĝa,
Belegaj du floroj, belegaj du floroj
Belegaj du floroj, du floroj por vi!

Ho fratoj, saluton de l’ majo por vi!
Aŭskultu, aŭskultu do flustron de l’ Paco,
Saluton de l’ majo, saluton de l’ majo,
Saluton de l’ majo, de l’ majo por vi!

Ni volas la Pacon, la Pacon por vi!
Prezentas la manojn ni trans la naciojn
Al vi do, ho fratoj, al vi do, ho fratoj,
Al vi do, ho fratoj, ho fratoj al vi!

al_la_malproksimaj_fratoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)