Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto/Muziko | Klára MIKOLA - Laca László GARAMVÖLGYI |
---|---|
Kantas | Mikola - Garamvögyi |
Amiko mia, ne timu paroli,
neniu aŭdis pri vivo sen problem',
la triston eĉ mi jam devis rekoni,
alvenas sen atend' komuna tem'.
Amiko mia, ne timu la vivon,
jes, vi trapasis amason da fiask',
jen estas ĝusta temp' por ŝanĝi tion,
ĝui la mondon, jen via task'.