Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amkanto_de_herbert_hoover

Amkanto de Herbert Hoover

MuzikoHerbert Hoover
MIDIamkanto_de_herbert_hoover.mid

Noto: Kiam Herbert Hoover, prezidento de Usono inter 1929 kaj 1932, estis junulo, li laboris kiel inĝeniero en la orminejo ĉe Kalgurlio. Oni diras, ke li verkis ĉi tiun poemon memore al iu bierverŝistino en tiu urbo.

Teksto

Karulino, ĉu vi iam revas pri krepuska hor',
Dum somer' en parko kie floris bugenvil' en glor';
Kie lunradioj brilis tra la branĉoj super ni,
Kaj dancadis sur la padoj dum promenis mi kun vi.

Ofte paŭzis ni momente por kisadi kun fervor',
Kaj mi kun ard' neregebla premis vin al mia kor'.
La amflamoj enfermitaj ŝvelis al ekscitkulmin',
Kaj la pasiigaj vortoj disverŝiĝis de l’ anim'.

De la mina urb' mi iris laŭ deziro de l’ destin'.
Bienist' al vi edziĝis, politiko vokis min.
Nun aperas mia nomo sur la map' de histori',
Sed mi tion interŝanĝus por nur unu hor' kun vi.

Oni diras ke l’ afero estis ŝerco de Amor',
Ke la flava lun' min sorĉis per la bril' de sia or';
Sed ankoraŭ mi revadas pri la park' en Kalgurli',
Kie sub arb' akacia dolĉan amon trovis ni.

amkanto_de_herbert_hoover.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)