Uzantaj iloj

Retejaj iloj


amo_juna_amo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Amo, juna amo

Teksto 1

Amo, juna amo, kie ni vin prenas?
[: Montoj vin ne naskas, homoj vin ne semas. :]

Amo, juna amo, foje mi vin ĝuis,
[: sed el mia mano longe vi forfluis. :]

Se vi, juna amo, sur montar’ ekzistus,
[: serĉi mi vin irus, mi la vivon riskus. :]

Teksto 2

Amo, dolĉa sento, de kie vi venas?
En arbar‘, sur kampo oni vin ne prenas.

Se la amo flore sur la montoj kreskus,
multaj por ĝi sian junan vivon riskus.

Amo, dolĉa amo, iam mi vin ĝuis,
sed jam kiel akvo de mi vi forfluis.

Teksto 3

Amo, dia amo, kie vi troveblas?
Nek sur montoj kreskas, nek en kamp’ semeblas.

Belan aminklinon ofte mi ja ĝuis.
Ne plu mi ĝin trovas, tute ĝi forfluis.

Se la amo kreskus alte sur la rokoj,
multaj virgulinoj serĉus en ĉi lokoj.

Ne sur rokoj kreskas amo por knabino,
restas ŝi sen amo, serĉos ĝin sen fino.

amo_juna_amo.1290542845.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)