Uzantaj iloj

Retejaj iloj


balado_el_antauxurbo

Balado el antaŭurbo

Teksto/MuzikoDobriša CESARIĆ
E-tekstoMarko DEMETROVIĆ

Origina titolo: Balda iz predgrađa

Teksto

Kaj verŝas ĉeangule petrola lampo
lumon ruĝflavan sen ĝojo
sur dikan koton apud baril' malnova
kaj du, tri brikojn sur vojo.

Kaj ĉiam la sama mizerular' eniras
en lumon el nigraj kaŝoj
kaj kun vizaĝ' sur kiu as zorgoj
trapasas nur per kelkaj paŝoj.

Sed unu vesperon iu forestas,
sed li devus pasi.
Kaj la larnpo lumas kaj lumas en nebulo
kaj regas jam nokt'.

Forestas li morgaŭ, postmorgaŭ same,
aŭdeblas: li kuŝas sangspute;
forestas monaton, forestas la du,
jam vintras kaj neĝas ŝute…

Sed pasas kaj pasas kiel ĝis nun la homoj
kaj majo odoras,
sed li forestas, foras, forestas,
eterne foras…

Kaj verŝas ĉeangule petrola lampo
lumon ruĝflavan sen ĝojo
sur dikan koton apud baril' malnova
kaj du, tri brikoj sur vojo.

balado_el_antauxurbo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)