Uzantaj iloj

Retejaj iloj


birdeto_blanka_kiel_negxo

Birdeto, blanka kiel neĝo

Teksto

Birdeto, blanka kiel neĝ' (2-foje)
sidis en dornoplena heĝ', din-don-dene
sidis en dornoplena neĝ, din-don-don.

“Ho, najtingalo, petas mi,
sendito mia estu vi.”

“Sendito kiel estu mi,
malgranda najtingalo mi?”

“Vi tamen flugas kiel vent',
mesaĝon portos kun atent'.”

La najtingal' kun la leter’
forflugis tuj tra la vesper'.

Fenestron milde puŝis ĝi:
“Ĉu dormas aŭ ĉu mortis vi?”

“Nur dormis ĝis fenestra knar'.
Mi edziniĝis antaŭ jar'.”

“Nur edziniĝis antaŭ jar',
jam ŝajnas min la mila jar'.”

birdeto_blanka_kiel_negxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)